ZDRUŽENJE ZA ESPERANTO SLOVENIJE SLOVENIA ESPERANTO-LIGO INFORMACIJE INFORMOJ Leto / jaro 27, št. / n-ro 3 september / septembro 2022 Uvodnik Frontartikolo La loĝantaro tutmonde, eĉ en Eŭropo, suferas pro naturaj katastrofoj kaj homkaŭzataj hororoj. Multajn el ili oni povus eviti, se individuoj kaj gentoj pli bone interkompreniĝus kaj helpus unu la alian. La internacia lingvo Esperanto kaj la homaranisma ideo daŭre estas la ĝusta vojo, do ne laciĝu portante la torĉon kaj donante bonan ekzemplon. La celo ne estas la venko, sed la konscio de nia obolo por konservado aŭ eĉ plialtigo de la civiliziteco kaj solidareco en nia mallarĝa aŭ pli larĝa komunumo kaj sekve en la mondo. Vse človeštvo, tudi razvito in urejeno Evropo, tepejo naravne nesreče in od ljudi povzročene strahote. Marsikaterim tegobam bi se dalo izogniti, če bi se med seboj bolje razumeli in pomagali drug drugemu. Esperanto kot mednarodni jezik in esperantska ideja kozmopolitizma sta še vedno prava pot, zato vztrajajmo kot nosilci bakle in zgled. Ne stremimo k zmagi, ampak k zavesti, da smo doprinesli k ohranjanju ali dvigu civiliziranosti in solidarnosti svojega ožjega ali širšega območja in posredno vsega človeštva. O.K. Iz dejavnosti ZES El la agado de SIEL La gastoj admiris la klubajn ejojn, aparte la novan librobretaron, kaj deklaris, ke ili tre feliĉus, se ankaŭ la budapeŝta urbestraro tiamaniere subvencius Emovadon. Finfine oni interŝanĝis donacetojn (interesajn librojn kaj bongustan hungaran vinon) kaj trinkis adiaŭan kafon en la najbara gastejo. O.K. Istvan Szabolcs, Janez Jug kaj Blazio Wacha (Foto O. K.) KER-ekzamenoj junio-julio 2022 Kvar slovenaj geesperantistoj pertoprenis la unuajn retajn ekzamenojn de UEA kaj ILEI laŭ KERskemo. La kuraĝa grupo konsistis el tri gelernantoj de la kurso en la Intergeneracia Centro Izola kaj ilia instruisto. La kandidatoj sukcese majstris la ekzamenojn: Peter Grbec B2S kaj liaj gekursanoj Irena Batista, Zoran Hudales kaj Luĉka Leŝnik B1S. Ni kore gratulas la fervorajn gekolegojn! Vizito de HEA en Ljubljano La 16-an de junio la tiama prezidanto de Hungaria Esperanto Asocio Istvan Szabolcs (komitatano A ĉe UEA, reprezentanto ĉe EEU) kaj D-ro Balazs Wacha faris neformalan viziton ĉe SIEL por revivigi la tradiciajn bonajn rilatojn inter la du ligoj. Prezidanto de SIEL Janez Jug kaj sekretario Ostoj Kristan akceptis ilin en la oficejo de SIEL kaj ESL en Grablovičevastrato. Oni pritraktis organizajn problemojn de SIEL kaj HEA, la neantaŭvideblan rezulton de la Konferenco pri la estonto de Eŭropo, la kunlaboron kadre de EEU ktp. De maldekstre: Lučka Lešnik, Zoran Hudales, Peter Grbec, Irena Batista. Informacije / Informoj Oni povas informi sin pri la sistemo KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) kaj pri la ekzamenoj en la retpaĝo https://edukado.net/ekzamenoj/ker. Tie oni povas klaki la ligilon al »fierlisto« kaj »statistiko«. La fierlisto enhavas datumojn pri (ĝis nun) 2541 individuaj sukcesaj ekzamenkandidatoj el 81 landoj kaj la statistiko prezentas la aron per diversaj kriterioj, ekzemple lando, ekzamenlivelo, jaro ktp. En la fierlisto oni trovas ok slovenajn gekandidatojn, la unua el ili estis Zdenka Rojc, kiu en la jaro 2012 majstris la plej altan nivelon C1K. En 2015 Nika Rožej, Davorin Jurač kaj Anton Mihelič akiris la nivelon B1K. La statistiko vidigas interalie la plej sukcesajn landojn. Tiuj estas laŭvice Francujo (1729 poentoj, 570 personoj), Brazilo (919/288), Usono (446/111), Rusujo (430/172), Germanujo (366/89), Hispanujo (335/98), Italujo (287/60), Meksiko (265/138), Pollando (252/56), Sud-Koreujo (247/117), Ĉinujo (228/129) ktp. Slovenujo (8/17) estas en la 37-a pozicio malantaŭ Hungarujo (78/15), sed antaŭ Israelo, Bulgarujo, Kroatujo kaj Aŭstrujo (po 14/3). Poentado: kompleta nivelo C1K valoras 6 poentojn, B2K-ekzameno 4 poentojn, B1K-ekzameno 2 poentojn. La skriba aŭ parola aparte valoras la duonon de la koncerna nivelo. UEA kaj ILEI preparas ankaŭ materialojn kaj procedojn por la ekzamenoj de la nivelo C2. Bonvolu viziti la retejon edukado.net kaj atenti la evoluon kaj invitojn. Oni ricevas ne nur informojn, sed oni povas senpage uzi multajn lernilojn kaj instruilojn. O.K. Novaĵoj el la biblioteko de SIEL La katalogo de la biblioteko de Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) estas nun publika kaj al dispono por uzo. La bretoj (fakoj) Turismo kaj geografio kaj Jarkaj kongres- libroj ankoraŭ ne havas inventarajn numerojn (necesajn por difini la lokon de la volumo, t.e. la breton kaj pozicion en la vico), ĉar en la neordigita arĥivo de SIEL ankoraŭ kaŝas sin multaj volumoj de tia enhavo. La katalogo estas malfermita informcela Worddosiero, sekve oni ne garantias la fidindecon de iu datumo. La katalogo estas kreskanta same kiel la biblioteko kaj ĝi estos daŭre kompletigita, do bonvolu atenti la daton de la lasta ĝisdatigo en la nomo de la dosiero kaj malsupre ĉe la fino de la dosiero. Sekve la katalogo ne indas esti presita, oni uzu la dosieron aŭ ĝian kopion, kie oni povas serĉi leterserion (nomon, vorton, numeron ktp.) aŭ ordigi la tabelon laŭ plej multe tri samtempaj kriterioj. 2 september /septembro 2022 Komence la katalogo estas ordigita laŭ inventara numero, jaro kaj aŭtoro. Defio rilate la uzon de la katalogo: Kiom da sekundoj vi bezonas por trovi la plej malnovan volumon en la biblioteko de SIEL? Mi bezonis 45 sekundojn, la libro estas eldonita en la jaro 1899. En la dekstra kolono de la tabelo oni vidas la nombron da ekzempleroj de la volumo. La nombro estas tute informcela kaj ne estas garantiata, do bonvolu retpoŝte aŭ telefone rezervi ekzempleron, se vi intencas aĉeti iun. La libroj, kiuj konsistigas stokon en la librotenado de SIEL, havas fiksitan prezon, la libroj indikitaj per asterisko estas primarĉandeblaj. SIEL invitas traserĉi la katalogon kaj viziti la libroservon en nia klubejo. Se vi havas libron, kiu mankas al nia biblioteko, ni volonte akceptos ĝin kaj zorgos pri ĝia konservado kaj konscienca uzado. Kiu povas oferti al la biblioteko la esperantan tradukon de Martin Krpan? O.K. 107-a UK en Montrealo 6 – 13 aŭgusto 2022 Fizična udeležba 859 + mnogi virtualni gosti; iz Slovenije so se udeležili virtualno Janez Jug, Ostoj Kristan, Lučka Lešnik in Marjana Komprej ter morda še kdo. Janez Jug je sodeloval na 4 zasedanjih skupščine UEA kot komitatano A, ostali trije pa na predavanjih Scienca kafejo, Scienca forumo ter IKU (Internacia Kongresa Universitato) oziroma AIS (Akademio Internacia de Sciencoj). Poleg zasedanj skupščine UEA in vsega znanstvenega programa je bilo možno v živo spremljati še nekaj dogodkov, veliko pa jih bo na razpolago kasneje, ko jih bo UEA objavila na svojih spletnih straneh ali na spletišču Youtube. Janez Jug je namesto dolgočasnega poročila o sejah skupščine UEA posredoval vsebinski pregled aktualnih strateških prioritet UEA (delovna verzija gradiva): Strategiaj prioritatoj de UEA Dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado, de 2022-08-06 ĝis 2022-08-13 la Komitato de UEA en hibridaj kunsidoj preparis kaj akceptis strategiajn prioritatojn, kiuj estas bazo por la nova strategia laborplano de UEA. september / septembro 2022 Konsciigo 1. UEA konsciigas la homaron pri lingvaj privilegioj kaj lingva justeco kaj pozitive sintenigas pri kio estas Esperanto kaj pri ties komunumo, idealoj, utiloj. 2. UEA estas internacie agnoskata kiel aŭtoritato pri la lingvo-temaro, inkluzive de lingvopolitiko, lingvoekonomiko, lingvolernado kaj lingva kontraŭdiskriminacio. 3. UEA estas konsiderata de superŝtataj instancoj (kiel ekzemple UN kaj Unesko) kaj neregistaraj organizoj kiel serioza, profesia kaj lingvofaka organizaĵo kaj tial partnerinda. Kapabligo 1. UEA, partnere kun TEJO, ILEI, aliaj fakaj kaj landaj asocioj kaj instancoj, trejnas Esperantoinstruistojn por ĉiuj niveloj por ebligi kreskegantan instruadon de Esperanto rete kaj ĉeeste, aparte en ĉiunivelaj lernejoj 2. UEA provizas vastan aron da kvalitaj rimedoj kaj okazoj por diverskampa kapabliĝo; aktivuloj de UEA konscias pri tiu disponeblo kaj profitas je tio por kvalite kaj profesie aktivi je taŭga nivelo. 3. UEA kunordigas kaj subtenas diversajn kapabligajn iniciatojn en la Esperanto-movado kaj por ties aktivuloj. 4. UEA antaŭenigas per-Esperantajn kapabligajn iniciatojn, montrante la valoron de Esperanto kiel ebligilo. 3 Informacije / Informoj b) Kiel UEA lokas sin en la Esperanto-ekosistemo? Kiel ĝi kunlaboru kun aliaj organizaĵoj kiel ILEI, TEJO, SAT, Esperanta Civito, ktp. c) Ĉu UEA reprezentas Esperanton pli ĝenerale aŭ nur la membrojn de UEA? Kunordigo 1. UEA havas fortike sanan financan staton kun regulaj enspezoj kiuj plene kovras la strukturan funkciadon de la asocio kaj celitaj donacoj kaj subvencioj por subteni la prioritatajn projektojn por nia celaro. 2. UEA havas modernan kaj profesiece subtenatan administran sistemon kiu respondas al la bezonoj de UEA, de ties membroj kaj de ties landaj kaj fakaj asocioj. 3. UEA tra taŭgaj strukturoj kaj kadroj sisteme kaj inkluzive aktivigas kaj kapabligas kreskantan aron da entuziasmaj samideanoj kiuj deziras labori por nia afero. 4. La kvalitaj agadoj de UEA estas vaste konataj kaj aprezataj, kaj tial la membraro signife kreskas kompare kun 2020. 5. UEA estas tutmondeca, kun kunlaborantoj el kaj en diversaj landoj, rilate al siaj oficejaj taskoj. Iz dejavnosti EDL El la agado de ESL Komunumo 1. UEA estas komunumo al kiu plene sentas apartenon esperantistoj de ĉiuj kontinentoj, aĝoj, kaj sociaj tavoloj kaj kiu bunte reprezentu la diversecon de la homaro. 2. UEA estas kaj ĉefareno de la Esperanto-kulturo kaj instiganto de interkulturaj pontoj. Ekskurso al Škofja Loka kaj Visoko 3. UEA subtenas vastan kaj diversan kulturan, sciencan, fakan, politikan, entreprenan, homhelpan, socian uzadon de Esperanto. ES Ljubljana organizis ekskurson al Škofja Loka kaj Visoko, la scenejoj de la romano La kroniko de Visoko, eldonita esperantlingve fine de la jaro 2021. La ekskurson, la 25-an de junio 2022, partoprenis 13 geanoj, kiuj ĝuis kaj belegan veteron kaj interesajn rakontojn pri la historio kaj vidindaĵoj de Škofja Loka kaj la kampara kastelo Visoko. 4. UEA kontrolu la fakan agadon kaj energie intervenu subtenante homvarme, administre kaj diskomunike la fakajn asociojn. Malfermaj demandoj por plua diskutado a) Ĉu UEA estas nur pri lingvo, aŭ pri diversaj ideoj, kiel la interna ideo, homaranismo, aliaj sociaj temoj, kiel ekzemple tutmonda varmiĝo, tera tropopuliĝo, ktp.? Izleta Esperantskega društva Ljubljana v Škofjo Loko in na Visoko na Dan državnosti se je udeležilo 13 članov in članic iz vse Slovenije. Namen je bil na kraju samem preveriti, koliko so Tavčarjeve besede v Informacije / Informoj Visoški kroniki odraz zgodovine ali pa umetnikova fantazija. Ob 10h smo se zbrali v parku nasproti avtobusne postaje v Škofji Loki. Vsakdo je dobil vrečko s prospekti in zemljevidi za predvidene oglede. Sprehodili smo se po mestu mimo kapucinskega samostana, kjer nas je presenetila povorka starodobnih vozil in spremljevalcev v starinskih nošah. Prekoračili smo Selško Soro po Kamnitem mostu, mimo mestne kašče iz 16. stoletja zavili na Spodnji trg, si ogledali imenitne meščanske hiše na Mestnem trgu ter mimo bivšega uršulinskega samostana krenili na loški grad. Razlage sta pripravila Nika Rožej in Ostoj Kristan. 4 september /septembro 2022 Pred kosilom v gostilni Pr'Pepet je Dragica Ropret Žumer izvedla presenečenje - Povest o žebljevi juhi v gorenjskem narečju. Po dobrem domačem kosilu smo se sprehodili do parkiranih avtov in se odpeljali na Visoko. Povest o žebljevi juhi (Foto O. K.) Obiskali smo Tavčarjev grob, se slikali pri Savinškovem kipu našega pisatelja in si ogledali eksponate v graščini. Za konec smo si privoščili še nekaj dobrot za skupno mizo pod drevesi pred vhodom v poslopje. Očarljive hiše starega mesta (Foto M. K.) Na gradu je ob 11h skupino prevzela poklicna vodnica Jasna Kejžar Hartman, ki je prilagodila standardno razlago našim željam in potrebam. Bogata zbirka muzeja prikazuje različne vidike razvoja gradu, mesta in podeželja. Loški grad je večkrat spremenil obliko in funkcijo. To je bil res prijeten esperantski izlet z veliko kulturnih doživetij v prelepem naravnem in zidanem okolju. O.K. Ankoraŭ pri Škofja Loka Vidindaĵoj de Škofja Loka (Episkopa Marĉherbejo) Bili smo aktivni poslušalci z veliko vprašanji (Foto M. K.) La kapucena monaĥejo en Kapucena Placo (La kroniko de Visoko = KdV, p. 145) en la malnova parto de la urbo estis konstruata de 1707 ĝis 1713. Ĝi konservas bibliotekon kun proksimume 30 mil libroj, inter ili proksimume 5.200 el pli malnova tempo. La plej elstaraj, aldone al la Pasiona Procesio de Škofja Loka, estas kopio de la Biblio de Georgo Dalmateno (la unua traduko de la Biblio en la slovenan lingvon, 1584, vidu KdV p. 128), la Dictionarium quatuor linguarum (la unua plurlingva vortaro de la slovena lingvo, 1592), du volumoj de la Gloro de la Duklando Karniolo (detala priskribo de la centra parto de Slovenujo kaj Istrujo; 1689), kelkaj 16-jarcentaj kopioj de september / septembro 2022 Platono kaj Aristotelo, kaj la Fabloj de Ezopo, la Kompendio de Johann Zahn de matematiko kaj naturhistorio el la fino de la 17-a jarcento, titolita Specula physico-mathematico-historica, kaj aliaj. La rivero Sora de Selca en Škofja Loka: La Ŝtona Ponto aŭ Kapucena Ponto el la 14-a jarcento estas la plej malnova konservita ponto en Slovenujo. Tiutempe la ponto ne havis barilojn, do la episkopo Leopoldo, kiu ordonis konstrui la ponton kaj poste forkolektis pontimposton, trapasante la ponton surĉevale, falis en la ŝvelintan riveron kaj dronis. 5 Informacije / Informoj plej malnova teatraĵo en la slovena lingvo. Ĝi estis Kalvaria-vojo-procesio en formo de teatraĵo, prezentita dum la Sankta Vendredo ĉiun jaron ĝis 1751. La teksto en ĝia nuna formo estis verkita ĉirkaŭ 1715 fare de kapuceno patro Romualdo (Lovrenc Marusič), surbaze de pli aĝa tradicio. Ĝi prezentas la suferon de Jesuo. En 1999 la teatraĵo estis revivigita kun amatoraj aktoroj. Pliaj ripetoj okazis en 2000, 2009 kaj 2015. Historio de la urbo: Vidu ankaŭ la artikolon de Sonja Tavčar en la bulteno Informacije / Informoj, Nro 2022/2, p. 15 kaj 16! En 973 la regiono de Škofja Loka estis koncesiita fare de Imperiestro Otto II-a al la episkopoj de Freising kaj por la venonta milo da jaroj la historio de la urbo estis ligita al tiu la malproksima eklezia princlando. Burgo kaj turo estis konstruitaj supre de la urbo por defendceloj kaj poste iĝis loĝejo de la guberniestro de la episkopoj. En la 11-a aŭ 12-a jarcento, Imperiestro Otokar II-a donis al la episkopoj la rajton al mentoproduktado kaj kolekti paspagojn. Škofja Loka unuafoje estis menciita kiel havanta merkatrajtojn en 1248, kaj havanta urbrajtojn en 1274. Škofja Loka estis fortikigita en la 14-a jarcento. En 1457, duko Jan Vitovec, vasalo de la grafoj de Celje, eniris kaj bruligis la urbon. En 1476 la urbo estis atakita fare de la otomanoj. La urbo ankaŭ suferis de pesto kaj bbrulegoj dum tiu tempo. Kamparanribeloj okazis en Škofja Loka en 1488, 1492, kaj 1515-a. Škofja Loka estis detruita de tertremo en 1511, sed baldaŭ rekonstruita per la klopodoj de episkopo Filipo. Luteranismo estis establita en Škofja Loka en 1526. Leĝoj estis akceptitaj kontraŭ la nova religio, kaj la Kontraŭreforma komisiono estis kunvenigita ĉe la burgo en 1601, rezultigante la forbruligon de protestantaj libroj. Granda parto de la urbo estis difektita per brulegoj en 1660 kaj 1698. La remparoj iom post iom estis plejparte forigitaj kune kun la urbaj pordegoj en 1789. En 1803 la princepiskopejo de Freising estis eksproprigita per la Regna deputacia fina akto kaj la enklavo de Škofja Loka estis aneksita al la aŭstra Duklando Karniolo. Škofja Loka estis la unua urbo en Karniolo ricevinta elektrajn lampojn, eĉ antaŭ la tertremo de 1895. Škofja Loka estas la naskiĝloko de la Škofja Loka Pasiona Procesio (latine: processio locopolitana), la Pasiona procesio – la bildo en Muzeo de Škofja Loka La urba grenejo (Kašča) en Malsupra placo (Lontrg) (KdV p. 137) el la jaro 1511 estis la plej grava deponejo de materiaj impostoj de kamparaj vasaloj de la episkopa feŭdo. Plac' en la urbocentro (la Urba Placo): La kolono de Maria estas baroka monumento, danke konstruita en 1751 pro preteriro de la pesto kaj tertremo. Skulptaĵo de Tavčar fare de Jaka Savinšek (Foto M. K.) D-ro Ivan Tavčar, * 1851, † 1923, estis grava verkisto kaj politikisto, advokato, urbestro de Ljubljano Informacije / Informoj 1911-1921, membro de la unua slovena nacia registaro, deputito de la konstitucia asembleo de la Reĝlando de slovenoj, kroatoj kaj serboj ktp. (ankaŭ prezidanto de la unua slovena biciklista societo en Ljubljano). Li aĉetis la bienon kaj kamparan kastelon Visoko en 1893. (KdV p. 10) Sveda militista kaso, venkoprenita ĉe Daĥaŭo, 1648 (KdV p. 116): Postlasaĵo de la familio de Kalanoj, nun en la muzeo de Škofja Loka. 6 september /septembro 2022 Iz dejavnosti KD SG El la agado de KS SG Krožek Slovenj Gradec Redna fizična srečanja Esperantske sekcije Kulturnega društva Slovenj Gradec bodo od 6. septembra dalje vsak torek ob 13. uri v Andeškem hramu. Mentor in učitelj bo Davorin Jurač, vabljeni pa so tudi novi interesenti za prijetno druženje v Večgeneracijskem centru in za učenje mednarodnega jezika esperanta. D.J. Iz zgodovine gibanja El la movada historio Taglibro de Akademia Esperanto-Klubo Fürstbischof Johann Franz Eckher (princepiskopo Joannes Franciscus), * 1649, † 1727, regis 16951727, (KdV p. 181): la bildoj en Freising kaj Visoko (KdV p. 193, malĝuste, fikcio de Tavčar). Preparis Ostoj Kristan por la ekskurso Slikanica ALMA Z našo slikanico Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo smo se potegovali za nagrado in naziv »Infanlibro de la jaro« v okviru natečaja UEA Belartaj Konkursoj 2022. Rezultate natečaja so objavili med svetovnim kongresom v Montrealu. Uradni zapis se glasi: INFANLIBRO DE LA JARO |Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian | Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo] La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A. A. Milne. Čeprav nismo zmagali, je slikanica prelepa in zato nič manj vredna. Še vedno dobivamo pohvale zanjo, nedavno na italijanskem kongresu jo je pozitivno ocenila Anna Löwenstein in obljubila, da se v zvezi z njo še oglasi. O.K. Manskribita taglibro en liniita kajero malkaŝas la agadon de esperantista junularo de ES Ljubljana dum 1969 – 1971. Membroj de Akademia Esperanto-Klubo estis mezlernejanoj kaj studentoj en Ljubljano, devenantaj el ĉiuj regionoj de Slovenujo, inter ili Vinko Ošlak, Zdenka Rojc, Milan Topolnik ktp., nombre 35. Kio okazis post februaro 1971, oni devas ankoraŭ ekscii. Pred kratkim mi je Janez Zadravec izročil za hranjenje v arhivu ZES trdovezan črtni zvezek z naslovom Ĵurnalo de Akademia Esperanta Klubo en Ljubljana 1969 – 1970. Seveda sem knjižico in nekaj dodanih lističev na hitro pregledal, da bi ocenil njeno vrednost in mesto hranjenja. Prva zanimiva ugotovitev je bila, da je bil AEK sestavni del Esperantskega društva Ljubljana. Torej sodi v arhiv EDL. Ustanovljen je bil 7. maja 1969, zadnji zapis pa ima datum 24. februar 1971. Na ustanovnem sestanku kluba je sodeloval tudi predsednik jugoslovanske mladinske zveze JEJA Zlatko Tišljar. Dnevnik je pisan z roko, vanj pa so prilepljeni izrezki zapisov v zvezi z AEK, ki so bili objavljeni v takratnem glasilu esperantskega gibanja v Sloveniji Esperanta heroldo – Esperantski glasnik. Tretja številka tega glasnika oktobra 1969 je bila posvečena delovanju AEK. Uvodnik je napisal Vinko Ošlak in razložil cilje in vlogo kluba. Imamo tudi pisno poročilo o delu kluba v prvem letu obstoja, podpisana je Sonja Ĉeligoj. Eden od pomembnih ciljev kluba je bil učenje in izpopolnjevanje znanja jezika. Vidno mesto september / septembro 2022 je imelo tudi sodelovanje z drugimi mladinskimi esperantskimi organizacijami. Klubski dnevnik vsebuje seznam članov in njihove naslove. Med 35 člani najdemo zanimiva imena iz Ljubljane in okolice ter dijake in študente iz vse Slovenije, ki so se takrat šolali v Ljubljani. Tatjana Žargi je hči Mire Lipičar, Marjanca Logar s Trubarjeve 31, Zdenka Mirkac in Žarko Rojc s tečaja Priske Haas, Milan Topolnik, Nevenka Hrvatin itd. je samo nekaj znanih imen. Ohranjenih je tudi nekaj prijavnic za štirimesečni začetni tečaj esperanta po avdiovizualni metodi iz oktobra 1970, nekateri prijavljeni so udi člani AEK. O proslavi prve obletnice kluba s krajšim kulturnim programom je objavil članek Milan Topolnik. Proslavi sta bili celo dve, ena v prostorih društva EDL, druga pa na Pedagoški gimnaziji, namenjena profesorjem in dijakom. Iz dnevniških zapisov sledi, da so sestankom občasno kot gostje prisostvovali še mnogi esperantisti, na primer Tone Logar, Jernej Lindič, Marcel Božič, Jože Lukek, Srečo Maruzzi in celo Jože Kozlevčar. Kaj se je dogajalo s klubom po pomladi 1971, bomo morali še raziskati in povprašati člane kluba, ki so še med nami. O.K. Pascal Dubourg Glatigny: Kion esperantistoj faros post la milito La milito en Ukrainio dividas ankaŭ la Esperanto-movadon. Pascal Dubourg Glatigny demandas sin, ĉu la esperantistoj havas ion propran por diri pri la konflikto, aŭ ĉu ili nur papagas propagandon de la diversaj flankoj. ”Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon de dialogo kaj toleremo”, li skribas en sia vidpunkta artikolo sojle de diskuto pri la temo en Poznano okaze de Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones). La rusa invado de Ukrainio trafis la esperantistojn nepreparitajn. Ne nur ilin. Multaj homoj ĝis la lasta horo kredis la asertojn de la rusaj oficialuloj. La 5-an de decembro Leonid Slutski deklaris ke eventuala invado estas fabelo. La 17-an de januaro Sergej Lavrov deklaris ke okcidentanoj misinformas pri Rusio preparanta invadon de Ukrainio kaj nesincere pludiskutis la kadukan Minsk-interkonsenton. Kaj tamen la invado okazis, brutale. 7 Informacije / Informoj La afero fermentas jam de jarcentoj. Ĝi kristaliĝis kiam Pollando rekonkeris suvenerecon de okcidenta Ukrainio. Tiam estiĝis ne nur diversskalaj naciaj konfliktoj sed ankaŭ konflikto inter kapitalisma okcidento kaj komunista Sovetunio. Aldoniĝis poste la perfida promeso de hitlera Germanio liberigi eŭropajn popolojn. Laŭlonge de la jaroj la problemo neniam estis solvita. Ankaŭ la lingva demando, kutima temo de esperantistoj, ludas sian rolon kaj estas abunde instrumentigata. Ĝi senpere transiras al naciismo, la simpla klarigo kiun oni liveras al la amasoj por ke ili akceptu oferdoni sian vivon en milito. Tial UEA estas la nura tutmonda organizaĵo, kiu en sia statuto klare ligas ”la solvon de la lingva problemo” kun la ”disvolvo de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj”. La politika neŭtraleco de UEA finiĝas kiam estiĝas lingva problemo kaj malestimo al aliaj popoloj. Rusio pravigis sian invadon per defendo de malplimulto, pravigo kiu inkluzivas ankaŭ la lingvajn rajtojn. Sed la rusia registaro ne plu kaŝas sian pli vastan geo-politikan celon krei tutmondan kaoson (militon) por neniigi la usonan tutmondismon kaj restrukturi la mondon laŭ diversaj influblokoj (usona, rusa, eŭropa, ĉina, barata, brazila ktp...). Iasence tiu elpaŝo kontraŭstaras la anglalingvan superregon, tamen anstataŭas unuflankan imperiismon per plurflanka imperiismo. La esperantista propono regresos, la malamo inter popoloj kreskos. Estas tute antaŭvideble, ke tiu funde ekonomia konflikto, sub preteksto de lingva kaj nacia subpremo, iam etendiĝos al aliaj mondpartoj. La kaoso estas tute antaŭvidebla, la rezulto de tiu hazarda manovro malpli. Sed la celo de nia poznana kunveno ne estas diskuti la kialojn, realaĵojn kaj evoluojn de la milito. Ili estas abunde diskutitaj en la esperantaj rondoj ne nur ĉe Libera Folio kaj spegulas la tutan spektron de starpunktoj ĉie aŭdeblaj, ĉu subtene al la rusia invado ĉu al la ukrainia defendo. En okcidento ni ne nur aŭskultas la foje malsimilajn voĉojn de niaj registaroj sed povas ankaŭ libere aliri la retejojn de TASS, Komsomolskaja Pravda, Kommersant kaj aliajn rusajn retejojn. Ĉiu el ni estas bone informita pri la faktoj kaj fantazioj. Vole nevole, la konflikto atingis la Esperantomovadon. Ambaŭflanke ies voĉoj verve portas la oficialajn argumentarojn foje atingante neimageblan perforton. Esperanto estis jam plurfoje uzita por militpropagando: dum la unua mondmilito la franca Informacije / Informoj kaj germana registaroj abunde presis esperantlingve, dum la dua same faris la ĉina kaj japana. Ĉu tamen la esperantismo ne sekvas alian sendependan vojon? Kiam Esperanto estis uzita por ŝtata propagando, ĝi forvelkis: eĉ la longdaŭra kaj persistema El Popola Ĉinio ne plu aperas. Kiam Esperanto estis uzita por rezisti, ĝi prosperis malfermante la horizonton, inspiris forton interpopole kuniĝi kaj forpuŝis timon antaŭ aliaj nacioj. Nun stariĝas antaŭ ni respondeco kiun ni forgesis. Kiel ni esperantistoj orientiĝas en tiu danĝera kunteksto? Kiun starpunkton ni havas? Ĉu entute ni havas ian? Ĉu gravas al ni nur tio ke estu uzata nia lingvo, por kiu ajn celo? Ĉu, kontraŭe, ni havas ion alian por diri pri la mondo? Esperanto preskaŭ neniam estis (kaj estos) agnoskita de registaroj kaj interŝtataj organizoj ĝuste ĉar ĝi ligas popolojn preter la intenco de registaroj manipuli ilin por naciista amasbuĉado kaj kaperado de ekonomia intereso. Tial pli valoras la helposervo de UEA ol senfinaj diskutoj pri intencoj kaj agoj. Kiel dum la dua mondmilito, la servo agas silente, kontaktis centojn da esperantistoj, plu tenas la ligon kaj ĝis nun peris konkretan helpon al dekoj da ili. Hodiaŭ la plejmulto de esperantistoj en Rusio estas mutigita de la nunaj eventoj kaj nur angore atendas la tagon kiam ili estos klasifikitaj kiel eksterlandaj agentoj. En la nuna situacio, tio venos tutcerte, kion ajn ili diras aŭ faras. Eĉ la plej blindaj subtenantoj de la kremla propagando ricevos la baton. Kiel la helposervo de UEA tiam agados? Kiel ni prepariĝas al tia periodo de eksterleĝeco? Kiel ni plu helpos samgrade al suferantaj ukrainiaj kaj rusiaj samideanoj kie ajn ili troviĝas? Ni konceptu kiel ni postmilite rekonstruos la dialogon inter la du popoloj. Ni kolektu nian historian sperton kaj konsciu pri niaj mankoj. Ni rigardu al aliaj mondpartoj, kie simila konflikto estiĝis aŭ prepariĝas kun pezaj konsekvencoj al homaj rajtoj. En multaj el tiuj landoj, esperantistoj havas aktivan komunumon. Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon al dialogo kaj toleremo. Jes, eble, vivinte en nia protektata pure lingva sfero, ni iom preteratentis la naciisman evoluon de la mondo. Sed hodiaŭ urĝas nia tasko. Fonto: Libera folio, la 12-an de septembro 2022 8 september /septembro 2022 Obvestila in vabila Informoj kaj invitoj Anita Perič Altherr 1928 - 2022 Anita naskiĝis la 25an de julio 1928 en Triesto, ŝi mortis post longedaŭra malsano la 15-an de julio 2022 en malsanulejo en Ĝenevo. Ŝia triesta hejmo estas domo kun vasta ĝardeno sur la deklivo supre de la urbocentro de Triesto, strateto Degli olmi 23. Ŝi estis membro de TEA. Konataj estas ŝiaj verkoj: la libro Ne facilas esti … sloveno en Italio (1991), la artikolo en la almanako de la simpozio Stanje Slovencev v Italiji danes (1997) kaj ŝia kontribuo en elektado kaj tradukado de triestaj dialektaj poemoj Kiam ekfloras la migdalarbo (2015). La du libroj estas al dispono ankaŭ en la biblioteko de SIEL. Zdenka Rojc el Mariboro memore al Anita Perič Altherr: Trista novaĵo venis el Ĝenevo. Forpasis Anita, unu semajnon antaŭ sia 94-a naskiĝtago. Vaste konata estis ŝi inter esperantistaro pro siaj multaj vojaĝoj tra la mondo kaj aktiva laboro en la esperantistaj medioj. Ŝi loĝis en Triesto kaj Ĝenevo, ŝiaj hejmaj E-societoj estis TEA kaj La Stelo. Ŝi instruis, informadis, tradukadis, aktivis en naturdefendaj asocioj ktp. Ankaŭ grava membrino de IKEL (Internacia komitato por etnaj liberecoj) ŝi estis, kadre de kiu ŝi verkis la unuan libron de la serio Etnoskizoj kun la titolo Ne facilas esti … sloveno en Italio. Naskita en slovena familio en Triesto en 1928 ŝi kreskis dum faŝisma periodo kaj spertis la trajtojn de tiu reĝimo. Per sia libro ŝi deziris kontribui al pli bona interkonatiĝo kaj esperebla interkompreniĝo inter etnoj itala kaj slovena, montri facetojn de la slovena problemaro, doni bazajn informojn pri sia denaska lingvo kaj pri la vivo de la slovena komunumo en Italujo al publiko tra la tuta mondo. En 1992 nia E-societo prezentis ŝian libron en Maribor. september / septembro 2022 Eĉ ni, norde loĝantaj slovenoj, ekhavis novajn informojn pri la slovena komunumo en Triesto. Dank' al Anita ni havas ankaŭ en Esperanton tradukitan La nekropolo-n de Boris Pahor (fare de Janko Štruc). Ĝi estis eldonita en 1993 sub la titolo Pilgrimanto inter ombroj. Anita ne nur iniciatis tion, sed ankaŭ finance apogis la projekton. Ŝia triesta domo estis renkontejo de esperantistoj. Multajn ŝi gastigadis, en ŝiaj vizitant-memorlibroj oni trovas buntan esperantistaron el plej diversaj landoj, ankaŭ eminentulojn de E-movado. Fiere mi diras, ke ankaŭ mi apartenis al ŝia “rondo amikara“. Pli ol tridek jarojn mi venadis al ŝi, ne nur po tradicie festi ŝiajn naskiĝtagojn kun triesta esperantistaro, sed por ferii, ĝui la Esperantoetoson, la domon, ĉirkaŭigitan de ame prizorgitaj ĝardenetoj, uzi ŝian riĉan bibliotekon. Fojfoje nur mallonge por infektiĝi de ŝia neelrĉepebla energio, bonhumoro kaj vivoĝojo, de ĉio, kion ŝi elradiadis. Por mi ĉe Anita estis Esperantujo. Kaj mi sentis min hejme. Dankon, Anita! Esperanto kurso Izola En la Intergeneracia centro Izola la 8-an de septembro komenciĝis denove la kurso de Esperanto. Ĝi okazos ĉiusemajne ĝis la fino de junio 2023, ĵaŭde je la 14-a horo ĝis la 15-a kaj duono. La kurson gvidos Peter Grbec. Komencantoj kaj progresantoj estas bonvenaj! 22. septembra predavanje v klubu Ĵaŭda deĵorado je la 18-a horo en la klubejo de SIEL kaj ESL en Grabloviĉeva-Strato 28 kontinuas regule. Por la 22-a de septembro ni preparis prelegon de Ostoj Kristan pri ordigo kaj enhavo de la faka biblioteko de SIEL kaj pri uzo de ĝia cifereca katalogo. Redni termin dežuranja v klubskih prostorih ZES in EDL na Grablovičevi 28 v Ljubljani vsak četrtek ob 18. uri smo vzdrževali tudi skozi vse poletje. Z začetkom šolskega leta bodo sestanki vsebinsko bogatejši. Nadaljevali bomo s serijo predavanj v esperantu. Prvo je bilo v četrtek, 22. septembra in sicer predavanje vključno s powerpoint-predstavitvijo Ostoja Kristana o ureditvi knjižnice, o najdenih zanimivostih v njej in o uporabi digitalnega kataloga. 9 Informacije / Informoj Aktivula maturigo Jeseni bosta dva večdnevna hibridna seminarja AMO (aktivula maturigo) v naši bližini. Glede na zanimivi tematiki in osebno poznanstvo z organizatorji seminarjev, priporočamo fizično ali internetno udeležbo ter po možnosti sodelovanje s kakšnim prispevkom. V Trstu se bo med 28. in 30. oktobrom odvijal AMO 94 na temo zbiranje in arhiviranje esperantskih predmetov. Organizator je strokovno združenje ELF/AREK, torej naša prijateljica Elda Dörfler in tržaško društvo TEA. Priložnost za obisk v Trstu! O podrobnostih prireditve bomo še obveščali. Oglejte si spletno stran https://kolektado.esperanto.cc/. HES/KEU iz Zagreba je tradicionalen organizator memorialov Lucije Borčić. Letos bo združen s 7. memorialom tudi AMO 95 s tematiko tvorjenja esperantskih besed. V dneh med 11. in 14. novembrom bo še več drugih prireditev, tudi prevajalski (rok 14. september) in fotografski (rok 1. oktober) natečaj. Tudi tu je poleg fizične ali virtualne udeležbe možno prispevati kakšno predavanje ali diskusijo. Spremljajte zadevne razpise in objave na spletišču https://www.hes-keu.hr/. O.K. Objave v slovenskih medijih Radio Ognjišče je 26. julija 2022 predvajal telefonski intervju s predsednikom ZES Janezom Jugom. Posnetek traja 6 minut, spraševala pa je novinarka Nataša Ličen. Janez Jug je na kratko predstavil mednarodni jezik, njegov pomen v sedanjosti in dejavnost esperantistov v Sloveniji. Oddajo lahko poslušate s povezavo https://avdio.ognjisce.si/share/posnetki/informativn i_prispevki/2022/info_2022_07_26_esperanto_Jane rz_Jug.mp3. O.K. Radio Slovenija – Tretji program Ars je v rubriki Jezikovni pogovori dne 26. julija 2022 predvajal posnetek razgovora novinarja Aleksandra Čobca s Simono Klemenčič in Marijo Zlatnar Moe. Sogovornici sta zanimivo in objektivno pripovedovali o svojih osebnih in strokovnih izkušnjah z esperantom. Oddaja traja nekaj več kot 32 minut in jo lahko poslušate s povezavo https://ars.rtvslo.si/podkast/jezikovnipogovori/47471518/174886250. Primorske novice, sobota 30. 7. 2022, so na naslovnici (napovednik s fotografijo Petra Grbca) ter na straneh 13 in 14 objavile obsežen članek o Informacije / Informoj esperantu na Obali, intervju z uspešnimi kandidati za izpite KER ter o esperantu na splošno. Članek Petre Vidrih spremlja več barvnih fotografij, tako da ga ni moč spregledati. Naslov Po Izoli odmeva esperanto in velika slika naše četverice izpitnikov sta odlična reklama za tečaj v Medgeneracijskem centru Izola. Radio Slovenija, Prvi, rubrika Petek brez pravila, 29. 7. 2022 ob 6:40 je v čast Dneva esperanta predvajal posnetke intervjuov z Janezom Jugom, Simono Klemenčič in Marijo Zlatnar Moe o esperantu, dodani so bili zvočni vložki esperantske in evropske himne ter popevk v esperantu. Govorci so povedali več zanimivosti o mednarodnem jeziku, oddaja pa je trajala okoli 15 minut. Malo zmešan posnetek si lahko ogledate s povezavo Petek brez pravila - RTVSLO.si. 10 september /septembro 2022 Agrabla veturo al hotelo, promenado ĝis la kongresejo, kaj dimanĉe oficiala inaŭguro. Inter aliaj aliĝintoj el 22 landoj (kelkaj ne povis alveni) estis ankaŭ ni du el Slovenujo. Mi salutis la kongreson en la nomo de Slovenia Esperanto-ligo kaj aldonis ideon de Joshua Holzer (Westminster College, Fulton, Missouri, Usono), kiun publikis konata ĵurnalistino Zorana Baković en slovena gazeto Delo la 30-an de julio. Malamikoj en Ukrainujo iam devos sidi kune kaj krei kontrakton pri paco. Ĉar ili verŝajne ne ŝatus krei la dokumenton en la rusa aŭ unu alia »granda lingvo«, li proponis Esperanton. Mi invitis la kongresanojn pripensi kaj agi por tio. La salono laŭte aplaudis. Delo, Sobotna priloga, 30. julij 2022, celostranski članek Zorane Bakić, dopisnice Dela iz Beograda, vsebuje del, ki pozitivno predstavi mednarodni jezik esperanto kot možno orodje človeštva za premostitev razlik in sporov ter med drugim navaja idejo prof. Joshue Holzerja, predavatelja na Westminster Collegeu v Fultonu, Missouri, ZDA. Ideja je namreč, da bi sestavili mirovni sporazum med Ukrajino in Rusijo v esperantu, ker je to najprimernejši jezik, ki bi bil sprejemljiv za obe strani. Radio Maribor in Radio prvi sta 13. septembra 2022 zjutraj predvajala krajši sestavek ob 112. obletnici ustanovitve prvega esperantskega društva v Sloveniji. Zvočni posnetek lahko poslušate v arhivih Radia Maribor, Spominčice, čas v posnetku od 00:10 do 01:10 s povezavo https://www.rtvslo.si/rtv365/arhiv/174898729?s=ra dio ter Radia Slovenija – Prvi, Na današnji dan, čas v posnetku od 01:50 do 3:00 s povezavo https://www.rtvslo.si/rtv365/arhiv/174898349?s=ra dio. O.K. Itala kongreso 2022 en Breŝo La 89-an Italan Kongreson de Esperanto en Breŝo (Brescia) de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 partoprenis du membroj de ES Ljubljana, nome la prezidantino de ESL Nika Rožej kaj ŝia fratino Marja Gregorič. Ili esprimis siajn impresojn ĉi sube: Nika: Ni havis bonŝancon veturi de Triesto al Breŝo per rapida trajno Ruĝa sago (Frecciarossa). En la stacidomo esperantisto Flaviano Corrado kun granda verda stelo atendis nin, čar ni alvenis akurate, sed malfrue (je la 20-a kaj duono). Nika salutas la kongreson en la nomo de SIEL Ni havis riĉan programon kaj krom kursoj kaj ekskursoj estis interese al mi aŭskulti Javier Alkalde pri nunaj konfliktoj en la Mediteraneo. Li lasis ĉiujn paroli, kunlabori, pripensi kaj restis neŭtrala. Li prezentis historian evoluon kun multaj mapoj, klarigis situaciojn, kiel estis Mediteraneo kreinto de multo de monda situacio. Ankaŭ aliaj aŭskultantoj aldonis sian scion, opinion, sed ĉe ĉiu ĉeestanto restis amara gusto, ke problemoj estas tiom komplikaj ke devus veni vere nova vento … Debora Rossetti prelegis pri sociaj retejoj kaj al mi denove tro da nova scio. Detlef Hausser pri Nova arto (Art nouoveau, Secesio, Jugendstil) klarigis, kiel estis tamen Eŭropo kunligita per arto kaj ke povas ĝemelurboj kunlabori por pli bone koni unu la alian. Dum la ekskurso al Milano ni vizitis interesan kastelon Sforza. La plej emocia estis spektado de la bildo de Leonardo da Vinci La lasta vespermanĝo. La ĉiĉeronoj atentigis nin pri detaloj ke ni vere povis ĝui september / septembro 2022 la artaĵon. Ni promenis laŭ la konata galerio kaj vizitis la katedralon, la muzeon … 11 Informacije / Informoj Placido Domingo. Li iomete babilis kun ni kaj interesiĝis pri Esperanto. Li estas vere agrabla homo. Ankaŭ en Bergamo ni vizitis la kastelon, de kie estis tre bela panoramo de la regiono. Esperantista grupo de Bergamo preparis tekston pri vidindaĵoj kaj la vigla Giovanni gvidis nin kun entuziasmo … La preĝejoj estas tiom riĉaj ke ni preskaŭ ne povis spiri ene. Ankaŭ dum la bona tagmanĝo rigardis nin dio de la plafono. La salo iam estis enkarcerigejo, iam monaĥejo aŭ preĝejo kaj nun agrabla restoracio. Ni havis tutsemajnajn biletojn por urba trafiko kaj ni rapide alkutimiĝis al veturado. Vespere ni havis kulturan programon en korto de la malnova palaco de komunumo, kie ni ĝuis esperantigitan muzikon kaj alian programon. Invititaj estis ankaŭ urbanoj de Breŝo per reklamo en busoj kaj metro, ktp. Partoprenantoj de la kongreso estis afablaj kaj ankaŭ kelkaj polaj komencantoj (kun propra buso laŭ Erasmus programo) diligente lernis kaj parolis kun ni. Ni ĉiuj estas invitataj venontan jaron al la 56-a ILEIkongreso en Lignano Sabbiadoro kaj al la 108-a Universala kongreso de Esperanto en Torino. Marja: Kun mia fratino Nika ni partoprenis la Italan Kongreson 2022 en Breŝo. La kongreso estis tre bone organizita. La programo estis tre plena kaj riĉa. Partoprenantoj - kongresanoj estis proksime 200 homoj el multaj landoj. Ĉiutage estis kursoj, prelegoj, libroservo, ekskursoj kaj vespere spektaklo kaj koncerto. Mi estis interesita pri la tuttagaj ekskursoj. Ni vizitis ĉiutage unu interesan kaj faman urbon. En komenco ni iomete ekkonis urbon kaj historion de Breŝo. Por mi estis interesa la pendigita rinocero. Tiu skulptaĵo demonstras la levigon post la peza pandemio Kovim. Sekvantan tagon ni havis tuttagan ekskurson al Lago de Garda kaj la lokoj Vittoriale kaj Sirmione. Tre interesa estas la historio de vilao de Gabriele d'Annunzio kaj la rakonto kaj anekdotoj pri lia vivo. Ni preterpasis ankaŭ la vilaon de Maria Callas. En Milano kaj Bergamo ni rigardis famajn historiajn palacojn, preĝejojn kaj monumentojn. La lasta ekskurso estis al Verono, kiu estis por mi la plej interesa. Tie ni vizitis ankaŭ la hejmon de la beletra heroino Julia. Poste ni promenis ĉirkaŭ la areno de Verona kaj vidis tre interesajn teatraĵajn rekvizitojn. Poste ni eniris la arenon kaj tie estis tre emocie, ĉar ĝi estas tiel sublima. Kiam ni daŭrigis nian promenon, ni renkontis la faman tenoron Placido Domingo kun la kongresanoj (Foto M. Gregorič) Mi esperas ke mi povos partopreni ankoraŭ kelkajn kongresojn, eble la UK 2023 en Torino. Por trovi biografiojn de prelegantoj, raportojn, fotojn ktp. bonvolu viziti la retpaĝon de la kongreso per la ligilo https://kongreso.esperanto.it/89/. Indas viziti ĝin ankaŭ post la kongreso. Oni povas legi aŭ prunti la kongreslibron en la libroservo de SIEL. O.K. Duolingo-kunvenoj: nova agado de UEA kaj TEJO Duolingo oferas eblon, kiun malmulte da homoj konas: la retajn kunvenojn. Se vi lernas Esperanton per Duolingo kaj volas plibonigi vian kapablon paroli en la lingvo, profitu de tiu ĉi nova agado de UEA kaj TEJO: ni okazigos paroligajn renkontiĝojn per la sistemo de Duolingo, en kiuj vi povos partopreni ĉiusemajne kaj babili pri malsamaj temoj kun aliaj Esperantistoj el diversaj landoj. Se vi bone parolas Esperanton, proponu vin por helpi kungvidi la babilkunsidojn en Duolingo. La paroligaj kunsidoj daŭros 30 minutojn kaj okazos per Zoom. Vi povas kontroli la eblecojn ĉe https://classes.duolingo.com/. La nomo de niaj kunvenoj estas "Babilu kun amikemaj esperantistoj" kaj dum 10 sinsekvaj semajnoj estas planataj kunvenoj, kiuj komenciĝos la 12-an de septembro. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tia sesio, ricevas 250 poentojn per la sistemo de Duolingo! Aldone estas diversaj aliaj kunvenoj por lernantoj de Esperanto, kiel la lecionoj pri gramatiko gvidataj de Anna Lowenstein nome de la Londona Esperanto-klubo Informacije / Informoj (tiuj okazas en la angla) kaj multaj aliaj. La lecionoj de la klubo ligiĝas al alia grava agado lanĉita ankaŭ ĉi-monate: la retaj Esperanto-kursoj por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1): https://londonaesperantoklubo.com/OnlineEspera ntoCourses.html. Se vi jam parolas Esperanton flue kaj volas kunlabori kun la kunvenoj "Babilu kun amikemaj esperantistoj", kontaktu la komisiiton de UEA kaj TEJO pri tiu reta agado, Karina Oliveira, per la retadreso kgsoliveira@gmail.com aŭ per Telegramo (@librulino). La kunlaborantoj devos nur veni kaj respondeci dum 20 minutoj pri paroligo de la lernantoj en malgrandaj grupoj laŭ la rimedoj de Zoom. Karina zorgos pri ĉio teknike kaj enhave. Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 1065, 2022-09-05 12 september /septembro 2022 Kion oni legos en la sekvonta numero? Por la sekvonta numero de Informacije / Informoj, kiu aperos komence de decembro 2022, ni antaŭvidas raportojn pri la aŭtunaj aranĝoj en Esperantujo, aparte pri la kursoj en Slovenujo. Krome ni atendas artikoletojn pri: - celebrado de Eŭropa Tago de Lingvoj - partopreno en AMO-seminarioj - invitoj por Zamenhofa Tago - libroservo de SIEL - »novaĵoj« el la arkivo de SIEL - historiaĵoj de nia movado ktp. La redaktoro rekomendas sin por kontribuoj pri viaj agado, proponoj, komentarioj, fotoj kaj rimarkoj, kiuj povus interesi la legantaron. Aparte estas bonvenaj verkoj en Esperanto, ĉar ni ĉiuj bezonas ekzerciĝon kiel aŭtoroj kaj legantoj. O.K. Jarkotizoj de SIEL kaj ESL Letna članarina ZES za individualne člane je 12 € za zaposlene, 6 € za študente, upokojence in brezposelne ter 0 € za mlade do 18. leta. Članarino ali prostovoljne prispevke lahko plačate na srečanjih in sestankih ali na poslovni račun ZES pri Delavski hranilnici d. d. Ljubljana št. SI56-6100-0001-2538-761 z obrazcem UPN. Kot kodo namena vpišete »char« in namen plačila: »priimek, članarina in ustrezno leto oz. obdobje«. Pri referenci prejemnika vpišete kodo SI99, ostalo pa pustite prazno. Letna članarina ED Ljubljana ostaja na ravni iz prejšnjega leta, to je 12 € za zaposlene, 6 € pa za brezposelne, upokojence in študente. Članarino ali prostovoljne prispevke lahko plačate na srečanjih in sestankih ali na poslovni račun EDL pri Delavski hranilnici d. d. Ljubljana št. SI56-6100-0000-1703-764. Glejte še navodilo za izpolnitev obrazca v zgornjem odstavku. O.K. Pa še to…. Kaj ankaŭ tion ĉi… Malvarma speciala operacio INFORMACIJE / INFORMOJ izdaja / eldonas Združenje za esperanto Slovenije / Slovenia Esperanto-Ligo, Grablovičeva 28, SI-1000 Ljubljana, Slovenija / Slovenujo. http://www.esperanto.si. Matična št. / kodnumero 1205226. ID za DDV / n-ro por AVI: 93737777. Poslovni račun / bankkonto: IBAN SI56 6100 0001 2538 761 pri / ĉe Delavska hranilnica d. d.. (Swift-kodo: HDELSI22). Uredil / redaktis Ostoj Kristan, lektoriral / kontrollegis Tomaž Longyka. ISSN 2385-992X Naklada / eldonkvanto: 60 ISSN 2385-9628 URL: http://www.esperanto.si/eo/bulteno-informacije-informoj-0