ZDRUŽENJE ZA ESPERANTO SLOVENIJE SLOVENIA ESPERANTO-LIGO INFORMACIJE INFORMOJ Leto / jaro 30, št. / n-ro 3 september / septembro 2025 Uvodnik Frontartikolo Z novim šolskim letom zaganjamo tečaje in krožke za učenje esperanta s fizično prisotnostjo. Njihov pomen za naše gibanje je neprecenljiv. Tako dobimo nove podpornike in člane, pa tudi učitelje in mentorje, ki pridobivajo jezikovno in vodstveno znanje ter izkušnje, ne nazadnje spravimo v promet učbenike in drugo literaturo. Čeprav je udeležba na posameznih tečajih in krožkih skromna, je razveseljivo, da so razporejeni po vsej Sloveniji: Ljubljana, Kranj, Izola, Maribor in Slovenj Gradec. Razmišljamo tudi o spletnem tečaju za tiste, ki se ne morejo osebno udeležite tečajev in krožkov v navedenih krajih. Posebej opozarjamo izkušene esperantiste, naj se priključijo nadaljevalnim krožkom za obnovitev znanja jezika in za vzpodbudo k branju in pisanju v esperantu. Urednik Kun la nova lernojaro, ni lanĉas kursojn kaj rondojn por lernado de Esperanto per fizika ĉeesto. Ilia graveco por nia movado estas valorega. Tiel ni akiras novajn subtenantojn kaj membrojn, same kiel instruistojn kaj mentorojn, kiuj akiras lingvajn kaj gvidajn sciojn kaj sperton, kaj fine, sed ne malplej grave, ni cirkuligas lernolibrojn kaj alian literaturon. Kvankam partopreno en individuaj kursoj kaj rondoj estas modesta, estas kuraĝige, ke ili estas distribuitaj tra Slovenujo: Ljubljano, Kranj, Izolo, Mariboro kaj Slovenj Gradec. Ni ankaŭ pripensas retan kurson por tiuj, kiuj ne povas ĉeesti kursojn kaj rondojn persone en la menciitaj lokoj. Ni aparte memorigas spertajn parolantojn de Esperanto aliĝi al progresintaj rondoj por renovigi siajn lingvajn kapablojn kaj instigi legadon kaj skribadon en Esperanto. Redaktoro Iz dejavnosti ZES El la agado de SIEL Post la kongreso en Brno "la UEA-ministrino" por edukado d-ino Gong Xiaofeng – Arko vizitis ankaŭ Ljubljanon. Bonvenigis ŝin la vicprezidanto Janez Jug kaj la sekretario Ostoj Kristan. En la enirhalo de la hotelo City ni priparolis la Esperanto-movadon en Slovenujo. Ni menciis, ke kelkaj slovenoj partoprenis la UK-ojn en Pekino en 1986 kaj 2004 (inter ili Ostoj Kristan kaj Tomež Longyka), ke Zdenka Rojc sukcese partoprenis seminarion kaj C1K- ekzamenon en Ĉinujo en la jaro 2012 (Arko renkontis ŝin tiam) kaj ke ni donacis kelkajn Informacije / Informoj 1 september / septembro 2025 slovenajn eldonaĵojn por la Esperanto-muzeo de la Zaozhuang Universitato en la jaro 2018. Ni prezentis al ŝi la aktualan aliron al la instruado kaj lernado de Esperanto en nia lando. Arko volonte akceptis donaceton (malgraŭ ŝia tro peza valizo), nome la bildolibron pri Alma Karlin, memstara virino, esperantistino kaj vizitantino de Ĉinujo antaŭ jarcento. Arko, Jug kaj Kristan en la enirhalo de la hotelo City en Ljubljano Arko kaj Janez Jug sub la simbolo de Ljubljano kaj de ESL Informacije / Informoj 2 september / septembro 2025 Post la kunsido ni pririgardis la belegan Ljubljanon. Ni vizitis la statuon de France Preŝeren, la Trioblan ponton, la Universitaton, la Filharmonion, La Nacian kaj universitatan bibliotekon, la Urbodomon, la Mikloŝiĉ-straton kun karakterizaj domoj en la »Junulara« aŭ Secesia stilo. Ni ripozis en la kafejo de la Slovena akademio de sciencoj kaj artoj, ni ne forgesis saluti la kvar drakojn de la Draka ponto (tiu drako estas emblemo de la loka esperanto-societo). Post la tagmanĝo en la vigla bazaro ni veturis per la turista trajneto, kiu vidigis al ni ankaŭ kelkajn vidindaĵojn ekster la mezepoka urbocentro: la burgon, la marĉon, la riverbordojn de Ljubljanica kaj la modernan urbocentron de Ljubljano. SIEL regule partoprenas la LUPA-festivalon de slovenaj NRO-oj komence de aŭtuno en la centro de Ljubljano. Ĉi-foje, merkrede, la 3-an de septembro, estis starigitaj 66 standoj, kie ĉirkaŭ 120 NRO-oj prezentis siajn agadojn. La evento ankaŭ havis bonŝancon pro la vetero – estis varma kaj trankvila aŭtuna tago, la stratoj estis plenaj da turistoj kaj lokaj promenantoj. Nia duonstando kun gevizitantoj el niaj vicoj (Foto A. Ž. S.) Ni havis duonon da stando je nia dispono en la strato Stritarjeva apud la enirejo de la Turisma Informcentro. La materialojn por la stando preparis tri ESL-membroj: Janez Jug, Ostoj Kristan kaj Andrej Žumer Skribas. Ni ekspoziciis niajn librojn por infanoj, lernolibrojn de Esperanto kaj beletron. Ni donis al interesitaj preterpasantoj varbajn materialojn kaj informojn pri la eblo lerni Esperanton kaj pri aliĝo al niaj sociaj agadoj. Ĉi-foje, ni aparte intense invitis homojn lerni Esperanton en la retejo lernu.net. Dum la festivalo de la 10-a ĝis la 18-a horo, vizitis nin ankaŭ samideanoj el Mariboro, Sevnico kaj Kranj. O.K. Informacije / Informoj 3 september / septembro 2025 La TV-meteorologino Tanja Cegnar kunportis bonan veteron kaj ni amikumis kun filantropiaj »Ruĝaj nazetoj« (Foto A. Ž. S. kaj N. R.) Karstaj tagoj estas Esperanto-renkontiĝo kun longa tradicio. Ili havas celon kunigi esperantistojn de diversaj regionoj kaj landoj por esplori la Karstan regionon inter Italujo kaj Slovenujo kaj ties naturajn kaj kulturajn belaĵojn. La evento ĉi-jare revenas post 12 jaroj (laste ĝi okazis en 2013). Ĉi-jare la Karstajn tagojn kune organizis Triesta Esperanto-Asocio (TEA) kaj la grupo da esperantistoj el Izolo, sekcio de Slovenia Esperanto-Ligo. La respondeculoj estis Edvige Ackermann Tantin kaj Peter Grbec. Partoprenis pli ol 40 geesperantistoj el 10 landoj de Usono ĝis Hungarujo. El Slovenujo partoprenis eĉ 17 personoj: Peter Grbec, Rožana Špeh, Lučka Lešnik, Marja kaj Sergej Gregorič, Irena Batista, Denis Marion, Zoran Hudales (ĉiuj la sekcio Marbordo), Nika kaj Niko Rožej, Ostoj Kristan (ES Ljubljana), Mario Vetrih, Sonja Kneževič, Darinka Sikošek (ES Maribor) kaj Anka Vozlič, Simon Urh kaj Rikardo Smith (SIEL). Triesto – Placo de la borso: Peter ĉiĉeronas (Foto L. L.) Informacije / Informoj 4 september / septembro 2025 La abunda programo de la tritaga evento estis tute plenumita, ĉar iom da pluvo kaj la boreo kaj eĉ paneo de la tramo, ne povis bari nin. Jen la resumita programo por gustumi la sukcesan eventon: 1-a tago: Vendredon, la 26-an de septembro 2025 Je la 15-a: Renkontiĝo en Placo Unità d’Italia. Mallonga promeno en du grupoj (ĉiĉeronoj Elda kaj Peter) tra la urbocentro ĝis la Muzeo pri boreo. La perioda pluveto ne estis planita. Je la 17-a: Vizito de la Muzeo pri boreo (itale bora, slovene burja), tipa ventego en Triesto kaj ties ĉirkaŭaĵo. Muzeo pri boreo: Elda Doerfler esperantigis la prelegon (Foto O. K.) Reveno per buso al sidejo de TEA kaj en ĝi: - Komuna vespermanĝo. - Prezento de Karstaj tagoj 2025. - Prelego pri Karsto kaj karstaj fenomenoj. - Ekspozicio de pentraĵoj pri L. L. Zamenhof, verkitaj de la sekcio Marbordo. - Prezento de bildoj pri Triesto kaj ties ĉirkaŭaĵo. - Interkona vespero. 2-a tago: Sabaton, la 27-an de septembro 2025 Renkontiĝo en placo Dalmatio, ĉe trama haltejo je la 8-a: forveturo per buso ĝis Obelisko (ŝanĝo de la plano pro la paneo de la tramo). Promeno laŭ Napoleona pado ĝis Prosecco / Prosek. Tagmanĝo en tipa restoracio en Prosecco / Prosek. Informacije / Informoj 5 september / septembro 2025 Sur la pado de Rilke: Peter havis klarigon por ĉiuj demandoj (Foto M. V.) Vojaĝo per aŭtobuso 44 ĝis Sistiana / Sesljan. Trairado laŭ la pado de Rilke ĝis la kastelo de Duino / Devin. Reveno urben per aŭtobuso 44. Veturo per tramo ĝis Opicina / Opčine kaj reen. 3-a tago: Dimanĉon, la 28-an de septembro 2025 Renkontiĝo en placo Oberdan je la 8:30. Per aŭtomobiloj al Val Rosandra / Dolina Glinščice ĝis vilaĝo Bagnoli / Boljunec. Konatiĝo kun Natura Rezervejo Val Rosandra/ Dolina Glinščice danke al klarigoj de loka spertulo de Vizito-centro je la 9-a horo. Ekiro piede laŭ Val Rosandra / Dolina Glinščice ĝis akvofalo. Daŭrigo ĝis Bottazzo / Botač. Verdaj flagoj ene de verdaĵoj de aŭtuna Karsto (Foto L. L.) Informacije / Informoj 6 september / septembro 2025 Reveno laŭ Val Rosandra / Dolina Glinščice ĝis Rifuĝejo Premuda, kie oni tagmanĝis. Adiaŭ kaj reveno al Triesto aŭtomobile. O.K. F3ŽO estas slovena akronimo de Festivalo por tria vivperiodo. Ĝi okazadas jare en Ljubljano en la Kultura kaj Konferenca Centro IvanCankar (mallonge Cankarjev dom). SIEL kaj ES Ljubljana prezentis sian agadon per Esperantaj teatraĵoj »Kamiŝibajo por infanoj de ĉiuj aĝoj«. Letos smo že drugič nastopili na Festivalu za tretje življenjsko obdobje (F3ŽO) v Cankarjevem domu v Ljubljani. Obakrat smo bili del predstavitev, ki jih je ponujala mestna občina Ljubljana v dneh med 30. septembrom in 2. oktobrom. Naš prispevek je imel naslov Kamišibaj za otroke vseh starosti. Program, ki je trajal 45 minut, je vseboval uvodna pojasnila in tri sklope kamišibajev v esperantu, ki jih je uprizorila Dragica Ropret Žumer iz Esperantskega društva Ljubljana. Uvodna pojasnila je v slovenščini podal Ostoj Kristan, ki je tudi povezoval točke programa. Občinstvu je na kratko pojasnil, kaj je esperanto in kaj je kamišibaj ter zakaj ga uporabljamo za seznanitev z esperantom v vrtcih in osnovnih šolah. Kamiŝibajo estas agrabla lern-rimedo por infanoj de ĉiuj aĝoj (Foto A. Ž. S.) Prvi sklop kamišibajev so tvorile predstave za predšolske otroke Muŝo, Koloroj, Flako in Numeroj. Ker ni bilo prevoda v slovenščino, je morala odrasla publika uganiti pomen in se je hkrati naučila nekaj esperantskih besed. Z veseljem so se prisotni vključili v igro. Drugi sklop je tvorila predstava v esperantu za vse generacije Tritiko – la plej bela floro. To predstavo so spremljali prevodi besedila na velikem zaslonu. Napovedali smo tudi izdajo slikanice-kamišibajke ter zbirali predhodne prijave za knjigo in začetni tečaj esperanta. Informacije / Informoj 7 september / septembro 2025 Zadnji sklop je bil posvečen prevajanju slovenskih literarnih velikanov v esperanto, s čemer razširjamo slovensko kulturo po vsem svetu. Dragica je s vojimi ilustracijami uprizorila prevod Prešernove Nezakonske matere Needzeca patrino, ki jo je leta 2019 prevedel Tomaž Longyka. Multaj preterpasantoj la unuan fojon spektis kamiŝibajan prezetaĵon (Foto A. Ž. S.) Našo predstavo v celoti je spremljalo kakih 12 gledalcev na stolih (veliko več stolov tudi ni bilo), veliko mimoidočih pa se je ustavilo za krajši ali daljši čas, spremljalo ali fotografiralo predstavo in nadaljevalo pot mimo ogromnega števila stojnic v gneči prvega dne. Gneča in slab zrak v prenatrpanih avlah in hodnikih je eden od problemov F3ŽO. O.K. Iz dejavnosti EDL El la agado de ESL Konforme al ĉi-jara laborplano, ESL eldonos novan bildlibron ĝis la fino de la jaro. Ni celas ke oni povu teni la libron en la manoj okaze de Zamenhof-Tago-Festo en Ljubljano. La eldonkvanto estos nur 200 ekzempleroj, do ne maltrafu la okazon de ekesti fiera posedanto. La dulingva bildlibro estos io speciala. Ĝi kombinas plurajn kvalitojn: la belecon de ilustraĵoj kaj rakonto, la internaciecon kaj la plurcelecon. Informacije / Informoj 8 september / septembro 2025 La kunsido de la kreintoj de la bildlibro en la klubejo (Foto A. Ž. S.) La bildlibro, ni nomis ĝin “kamiŝibajka” (kamiŝibaja bildlibro), estis kreita el teksto kaj bildoj por la kamiŝibaja prezentaĵo. La aŭtorino Dragica Ropret Žumer la popolrakonton Tritiko, la plej bela floro laŭ sia propra maniero adaptis kaj ilustris. Ĉar ŝi prezentadas la kamiŝibajajn prezentaĵon en la slovena lingvo kaj en Esperanto, ĉiun bildon akompanas du tekstoj, lasante al uzanto sur la tekstopaĝoj sufiĉe da spaco por ebla traduko en alian lingvon aŭ dialekton. Ĉi tiu libro ebligas diversajn uzojn. Ĝi povas esti nur agrabla bildlibro, sed rapide ĝi fariĝas ilo por lerni Esperanton. Se iu volas elprovi sian talenton en la arto de kamiŝibajo, tiu povas zorge tranĉi la specialan bindaĵon (layflat = ebena surfaco) por akiri apartajn kartonajn bildojn por privata kamiŝibaja prezentaĵo. La komenco de la rakonto Tritiko, la plej bela floro Informacije / Informoj 9 september / septembro 2025 Iz dejavnosti EDM El la agado de ESM Reprezentantoj de la Graz-a Esperanto-societo, kun prezidanto Ewald Schick ĉe la kapo, kaj gemembroj de Esperanto-Societo Maribor – Maja Kovačič, Janez Zadravec kaj la prezidanto Mario Vetrih – la 1-an de septembro respondis al la invito de la urbestrino de Graz, Elke Kahr. Kiel estas konate, s-ino Elke Kahr estis elektita sur la listo de la Komunista Partio. Ŝiaj labormetodoj estas specialaj: la funkciuloj de la partio donacas parton de sia salajro al bonfaraj agadoj. La akcepto okazis en la urbodomo, kie la urbestrino kun intereso aŭskultis prezentadon pri la agado de ambaŭ societoj kaj konversacion en Esperanto. La societoj jam dum multaj jaroj sukcese kunlaboras kaj fortigas ligojn inter la du ĝemelaj urboj. Fondinto de ambaŭ societoj estis d-ro Henrik Haas. La Graz-a societo hodiaŭ disponas pri taŭgaj laborĉambroj kaj ricevas ankaŭ financan subtenon. Tiel ĝi ĉi-jare – post multaj jaroj – povis denove organizi la Aŭstran Kongreson de Esperantistoj, kaj venontjare ĝi pretigos ankaŭ la 111-an Universalan Kongreson de UEA. Sur la balkono de la urbodomo super la Ĉefa placo de Graz La delegacio transdonis al urbestrino Kahr salutleteron de Maribora urbestro Saša Arsenovič kaj donacis al ŝi fotan monografion pri Mariboro. Kiel dankon, la urbestrino donacis Informacije / Informoj 10 september / septembro 2025 al la societo kaj al la Maribora urbestro la libron Vorgärten. Innenhöfe. Graz., kiu per fotoj prezentas la florajn kortojn en la centro de Graz. Dum la renkontiĝo s-ino Kahr parolis pri sia kariera vojo kaj pri la defioj, al kiuj ŝi frontas en la gvidado de la urbo. Ŝi montris ankaŭ la urbodomon al la gastoj – ekde la konferencsalonoj ĝis la balkono kun vido al la centra placo de Graz. Ĉirkaŭ la labortablo de la urbestrino La renkontiĝo okazis en amika etoso, kaj la interparolantoj esprimis la konvinkon, ke la ligoj inter la urboj kaj la Esperanto-Societoj plu fortiĝos – eble jam okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en aŭgusto 2026. M.V. ES Maribor eldonis novan libron en malgranda eldonkvanto – 120 ekzempleroj. Temas pri la romano de Vinko Ošlak Patron serĉinta, de Filo trovita. Mario Vetrih redaktis kaj enpaĝigis la libron. Ĝi havas 156 paĝojn, altecon 21 cm, molan bindaĵon. Detala vendoprezo estas 15 €. La verkisto donacis 50 ekzemplerojn de la libro al slovena esperantistaro, do la interesitaj legontoj povas akcepti la romanon senpage en siaj kluboj. Ĉar la redaktoro ankoraŭ ne havis ŝancon legi la romanon, li akiris al si recenzon de Artefarita Intelekto (neniu garantio – N.T.): La romano baziĝas sur veraj okazaĵoj kaj sekvas la ĉefrolulon Longinus Pawson, filo de brita oficiro kaj karintiano. En la rakonto, li serĉas sian biologian patron, sed iom post iom malkovras, ke la vera serĉado estas ne nur tera, sed ankaŭ spirita. Lia vojo estas interplektita kun laboro, migradoj, lia rilato kun lia patrino, Informacije / Informoj 11 september / septembro 2025 amikecoj kaj internaj duboj. La simboleco de la motorciklo okupas specialan lokon, kiu fariĝas metaforo por la vojo kaj direkto de la vivo. En dialogoj kun sia instruisto, amiko Ferdinando kaj aliaj roluloj, la heroo iom post iom malkovras, ke la teraj spertoj de homo kondukas al transcenda signifo – al la kono de la ĉiela Patro, kiu troveblas per la Filo, Jesuo Kristo. La romano tiel kombinas aŭtobiografiajn elementojn, historian fonon post la Dua Mondmilito (Aŭstrujo, Jugoslavujo) kaj klare spiritan, kristanan primeditadon de la signifo de la vivo, sufero kaj vera patreco. Ĝi estas serĉado de identeco, kie la protagonistoj estas kondukitaj de ekstera sopiro al patro al interna paco en rilato kun la eterna Patro. Komentiramo Ni komentas Prihodnje leto bo minilo sto let od prvega srečanja članov društev iz Slovenije. Bilo je na tretjem kongresu Jugoslovanske zveze esperantistov, leta 1926 v Mariboru. V teh sto letih se je nabrala vrsta izjemno sposobnih esperantistov, gibanje pa se je srečalo tudi z nasprotniki in s prijatelji esperanta. In prav o teh prijateljih – nekaj pomembnejših –- želim zapisati nekaj besed. Prijatelji so za naše gibanje pomembni in jih je več, kot mislimo. Pa naj jih naštejem nekaj, za katere imamo dokumente. Beznik Vlado: Zaposlen je bil na Republiški konferenci socialistične zveze Slovenije. Njegova zasluga je, da je po znani anketi v Sloveniji dosegel razgovor na Zvezni konferenci SZDL Jugoslavije in je na tej osnovi Veljko Milatović, v imenu predsednika Jugoslavije Josipa Broza, pozdravil Kongres UEA v Beogradu leta 1973. Dular Janez: Zaposlen je bil na Ministrstvu za kulturo RS, tudi kot minister. Njegova zasluga je, da je skupaj s Tomažem Longyko uspel v Nacionalni program za kulturo RS 2014-18 vključiti esperanto kot razmislek za Evropsko unijo in možnost v sistemu pouka tujih jezikov. Divjak Alenka: Je hči (?) Milana Divjaka, ki je na Pedagoški fakulteti v Mariboru tudi poučeval esperanto. Ga. Alenka pa je za naš dokument št. 4 Mednarodni jezik skozi stoletja napisala odličen prispevek o povezavi med Evropsko unijo in esperantom z vidika materinščine, tujih jezikov ter identitete. Prispevek je bil objavljen tudi v strokovni reviji. Kučan Milan: Kot sekretar RK SZDL Slovenije je leta 1977 po obravnavi gibanja za esperanto Slovenije na 42. seji IO Predsedstva RK SZDL Slovenije z izjemnim občutkom za realno oceno zaključil sestanek. Glede na burno ideološko razpravo je namreč naslednji dan v časopisu Komunist bila omenjena tudi možnost uporabe kazenskega zakonika zaradi ogrožanja socialistične ureditve. Novak Ljudmila: Skozi vsa leta je spremljala gibanje za esperanto, občasno sodelovala in je svoje mnenje večkrat povedala za časopise. Njena zasluga je, da je kot poslanka v Evropskem parlamentu leta 2016 uradno vložila amandmaje glede jezikovne politike in vloge esperanta v EU. Informacije / Informoj 12 september / septembro 2025 Pavliha Marko: Tudi on je ves čas spremljal gibanje za esperanto in je svoje mnenje povedal za časopise. Njegova zasluga je tudi, da je kot poslanec Državnega zbora RS leta 2007 uradno vložil prošnjo za obravnavo esperanta v mednarodnem sodelovanju Slovenije. Winkler Peter: V času, ko je bil direktor Zavoda za šolstvo RS, je s Petrom Zlatnarjem sodeloval pri izvedbi »Eksperimentalnega pouka esperanta« v petih državah. Zavod za šolstvo je leta 1974, po zaključku triletnega pouka, pripravil tudi zaključno poročilo. Aktivno pa je sodeloval v pripravah na podiplomski pouk esperanta na Pedagoški akademiji v Ljubljani. In kot zanimivost – dve prijateljici: Bakovič Zorana in Slapšak Svetlana. Obe sta univerzitetno izobraženi na svojem področju in znani kolumnistki v različnih časopisih. Obe sta tudi javno podprli pomen esperanta za napredek družbe (slovenske in evropske). Janez Zadravec, september 2025 PS: Tudi esperantska društva imajo prijatelje, ki jih je vredno upoštevati in obveščati o svojem delu. Viri: Dokumenti 1-4 ZES; NPJP RS 2014-18; stenogram 42.seje P RK SZDL Slovenije (arhiv ZES); časopisa Delo in Večer. Obvestila in vabila Informoj kaj invitoj Prevod prevajalnika Google Gemini je lektoriral Janez Jug. Izvirno besedilo resolucije je objavljeno v Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 1247 (2025-08-05), kratka povezava pa je: https://uea.org/gk/1247a1, Resolucija 110. Svetovnega esperantskega kongresa Med 26. julijem in 2. avgustom 2025 se je 1132 ljudi iz 63 držav zbralo v Brnu na Češkem, da bi sodelovali na 110. Svetovnem esperantskem kongresu. Razpravljali smo o temi Esperanto in tehnologije kot mostovi miru in zaupanja med narodi. Istočasno smo z lastnimi dejanji ponazorili, kako dobro služi mednarodni jezik esperanto kot most med govorci različnih jezikov iz različnih držav z različnimi izkušnjami in mnenji. Potem ko smo se pri obravnavi novih tehnologij omejili na njihove komunikacijske vidike, smo pripravili poročilo in na podlagi tega to resolucijo: Z veseljem ugotavljamo, da so nove komunikacijske tehnologije omogočile pomembno rast števila praktično dosegljivih govorcev esperanta, zaradi česar je poznavanje esperanta v povezanem svetu vedno bolj dragoceno za doseganje miru in zaupanja med narodi. Ugotavljamo, da sta umetna inteligenca (UI) za strojno prevajanje in, z njeno pomočjo, večjezično komuniciranje postala poceni in široko uporabna. Informacije / Informoj 13 september / septembro 2025 Istočasno ugotavljamo, da se spodbude za učenje tujih jezikov zmanjšujejo med drugim zaradi uporabe UI in zmanjšuje se jezikovna enakopravnost, kar vodi v kulturni provincializem. Z zaskrbljenostjo ugotavljamo, da nastaja obilje digitalnih komunikacijskih sredstev, s katerimi se mnogi ljudje nagibajo k temu, da se pridružijo informacijskim virom z enako mislečimi skupinami, kar krepi polarizacijo v družbi. Opozarjamo, da je esperanto popolnoma primeren kot mednarodni jezik in že ima svetovno skupnost govorcev, ki kot gibanje podpira spoštovanje in vrednotenje tujih jezikov in kulturne različnosti. Zaradi tega pozivamo vlade in civilno družbo v vseh državah, naj: • se vrnejo k poučevanju tudi sosednjih jezikov in uvedejo esperanto kot šolski predmet, da bi okrepili neposredne stike s sosednjimi kulturami in nevtralno približevanje k drugim jezikom; in • si prizadevajo za krepitev statusa lokalnih jezikov in esperanta v primerjavi s statusom dominantnih jezikov. Naš sklep je, da: • medsebojno zaupanje lahko prispeva k harmoničnemu, spoštljivemu, varnemu in medkulturnemu družbenemu vzdušju ter zmanjša sile, ki delijo družbo; • se s tem utrjuje spoštovanje lokalnih kultur, ki jih nosijo lokalni jeziki, in se hkrati krepi družbena povezanost za mir; • bodo na ta način nova komunikacijska sredstva pomagala graditi mostove med narodi, težnje po pregradah in polarizaciji pa bodo oslabele. Brno, 1. avgusta 2025 La 26-an de julio 2025 la Komitato de UEA elektis novan estraron por la Asocio. La nova Estraro de UEA enoficiĝis la 27-an de julio, post la fino de la dua kunsido kadre de la ĝenerala kunveno de la Komitato, kiam ĝi akceptis la raportojn de la tiame eliranta antaŭa estraro. La novan Estraron de UEA konsistigas: Fernando Maia Jr (Prezidanto), Seán Ó Riain (1-a Vicprezidanto), So Jinsu (2-a Vicprezidanto), Aleks Kadar (Ĝenerala Sekretario), Gong Xiaofeng Arko, Zdravka Boytcheva, Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva kaj François Lo Jacomo. Kontaktoj de la nova Estraro disponeblas ĉe https://uea.org/asocio/estraro aŭ en la kolofono de la revuo Esperanto. La Estraro de UEA organizas sian laboron interalie per specifaj fakoj, en kiuj estraranoj superrigardas agadojn, kunordigas komisiitojn kaj mem engaĝiĝas. Laŭ propono de la prezidanto, ĉi-mandate ĉiu estrarano kalkulos je la helpo de unu aŭ pliaj aliaj estraranoj en la diversaj fakoj, tiel distribuitaj: Fernando Maia Jr. • Kunordigo, Strategio kaj Statuta Reformo (kun helpo de Ó Riain kaj Kadar) Informacije / Informoj 14 september / septembro 2025 • Rilatoj kun TEJO (kun helpo de Kadar kaj Sabiyumva) • Aktivula Maturigo (kun helpo de So) • Ameriko (kun helpo de Ó Riain) Seán Ó Riain • Eksteraj Rilatoj (kun helpo de Lo Jacomo) • Informado kaj Amikoj de Esperanto (kun helpo de Boytcheva, Lo Jacomo kaj Sabiyumva) • Revuo Esperanto (kun helpo de Kadar kaj Arko) • Eŭropo (kun helpo de Boytcheva kaj Lo Jacomo) So Jinsu • Kongresoj (kun helpo de Boytcheva kaj Maia) • Azio kaj Oceanio (kun helpo de Arko) Aleks Kadar • Administrado, Financoj, Centra Oficejo kaj Delegita Reto (kun helpo de Maia kaj Sabiyumva) • Faka Agado (kun helpo de Lo Jacomo kaj Raveloharison) • Reta Agado (kun helpo de Maia) Gong Xiaofeng Arko • Instruado, Rilatoj kun ILEI (kun helpo de Raveloharison) • Ekzamenoj, Rilatoj kun Edukado.net (kun helpo de Maia) • Rilatoj kun la Akademio de Esperanto (kun helpo de Lo Jacomo) • Bibliotekoj, Esploro kaj Dokumentado, Rilatoj kun CED (kun helpo de Boytcheva kaj Ó Riain) Zdravka Boytcheva • Kulturo (kun helpo de Ó Riain kaj Sabiyumva) • Eldona Agado (kun helpo de Maia) Miora Raveloharison • Universitata Agado (kun helpo de Arko) • Virina Agado (kun helpo de Boytcheva kaj Arko) • Afriko (kun helpo de Sabiyumva) Jeremie Sabiyumva • Landa Agado (kun helpo de Kadar) • Meza Oriento kaj Norda Afriko (kun helpo de Maia) François Lo Jacomo • Scienca Agado (kun helpo de Arko, Raveloharison kaj Maia) • Esperanto-centroj kaj ZEO-j (kun helpo de Boytcheva kaj Kadar) • Ĝemelaj Urboj (kun helpo de Ó Riain kaj Raveloharison) • Terminologio (kun helpo de Ó Riain kaj Maia) Fonto: Gazetaraj komunikoj de UEA, N-ro 1248 (2025-08-11) Informacije / Informoj 15 september / septembro 2025 Al la UK en Brno aliĝis 8 gemembroj de SIEL. Jen sur la foto sep el ili: Zoran Hudales, Peter Grbec, Rožana Špeh, Marja kaj Sergej Gregorič, Irena Batista kaj Davorin Jurač. Mankas Rikardo Smith. Branĉo Infanlibro de la jaro ZES se je tokrat drugič udeležilo tega razpisa. V imenu ED Maribor smo poslali esperantsko verzijo slikanice Pravljice za mravljice. Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Edmund Grimley kaj Martin Markarian. Partoprenis 4 infanlibroj de 4 eldonejoj el 4 landoj [3 el Eŭropo – 1 el Oceanio]. La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo ZIRIA, pro la verko Vivo de Roberto Pérez-Franco, ilustrita de Margarita Cubino kaj tradukita de Norberto Díaz Guevara. Fonto: Gazetaraj komunikoj de UEA, N-ro 1244 (2025-07-31) Letna skupščina EEU Mallonga raporto pri la reta sesio de la ĝenerala asembleo de EEU la 15-an de julio 2025. Bedaŭrinde nur 7 partoprenantoj havis voĉdonrajton. Gravaj estis la raportoj de la prezidanto kaj sekretario de EEU kaj la planoj pri venontaj agadoj. Letna skupščina Evropske esperantske unije EEU je bila sklicana za 15. julij ob Informacije / Informoj 16 september / septembro 2025 20.30 na spletni platformi Meet. Zaradi tehničnih težav pa so nas preusmerili na drugo sejo na platformo Zoom. Tam se nas je zbralo nato 19 udeležencev, a v skladu s pravili EEU nas je le 7 imelo glasovalno pravico, torej le prisotni zastopniki članic, ki so imeli urejeno članarino za leto 2024 (poleg Slovenije še Bolgarija, Danska, Francija, Hrvaška, Irska in Italija). Predviden je bil naslednji dnevni red: 1. Sprejetje dnevnega reda 2. Poročilo o dejavnosti EEU v letu 2024 3. Finančno poročilo za leto 2024 4. Razprava in sprejetje poročil 5. Predlogi za prihodnje aktivnosti 6. Druge zadeve Predhodno smo prejeli pisno gradivo za sejo: poročila predsednika, sekretarja in blagajnika. Zato so bila poročila na seji le na kratko povzeta. Poročila so bila nato soglasno sprejeta. Predsednikovo poročilo je vsebovalo tudi del o načrtih za prihodnost. Glavni poudarki so bili na uvajanju programa MLA za podporo večjezičnosti v EU in drugod po svetu, na uveljavljanju esperanta kot narodne kulturne dediščine ter na uporabi esperantskega besedila pri evropski himni. O delu v prihodnje je bilo malo več razprave in informacij o načrtih posameznih držav članic. O.K. La 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo) kaj ĉiuj jam povas aliĝi (https://vk.esperanto.net/2025/aliĝilo) al ĝi. Ĉu vi sciis, ke ĉiuj individuaj membroj de UEA en 2025 rajtas senpage aliĝi? Jes, sed nur se vi aliĝos ĝis la 23-a de novembro! Se vi ankoraŭ ne estas individua membro de UEA, vi povas per la sama paĝo rapide (re)membriĝi en UEA kaj samtempe aliĝi (senpage) al VK. Kaj por tio estas speciala oferto! Vi pagos jam la membrecon por 2026 kaj tuj ricevos samtempe kaj tute senpage membrecon ankaŭ en 2025 kaj aliĝon al la 6-a VK! Kun la ĉi-jara temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”, diiversaj programeroj – prelegoj, trejnadoj, babilejoj, virtualaj ekskursoj kaj kulturaj prezentoj i.a. – donos al partoprenantoj la okazon ne nur ĝui interagojn en Esperanto ekde la komforto de siaj hejmoj, sed ankaŭ akiri valorajn sciojn kaj lertojn pri vasta gamo de temoj kaj sendube konatiĝi kaj amikiĝi kun samideanoj el diversaj landoj. Dum 24 horoj de la tago okazos ankaŭ malfermitaj laŭtemaj babilejoj, en kiuj partoprenantoj povas renkontiĝi kaj babili pri difinitaj temoj sen moderigado. Kompreneble, ankaŭ vi povas kontribui al la kerna programo! Post via aliĝo, plenigu ĉi tiun formularon (https://form.jotform.com/tejooficejo/vk2025-programo) ĝis la 9-a de novembro (dimanĉo) por proponi vian programeron! Krom la kerna programo, Esperantaj organizaĵoj, eventoj kaj aliaj iniciatoj ankaŭ disponos pri aparta spaco por prezenti sin per la Virtuala Movada Foiro (ViMF) 2025. Novaĵo estas, ke la ViMF 2025 okazos dum la 4-a de decembro (ĵaŭdo), do en la unua tago de VK. Prezentantaj grupoj havos po 20 minutojn por sciigi la tutan mondon pri sia agado kaj tiel varbi membrojn, partoprenantojn aŭ kunlaborantojn. Informacije / Informoj 17 september / septembro 2025 Pro administraj optimumigoj okazos grava ŝanĝo ankaŭ en la ilo uzota por gastigi programerojn: okaze de la 6-a VK estas planate utiligi la platformon Discord (https://discord.com), per kiu ĉiuj programeroj kaj laŭtemaj babilejoj troviĝos en unusola kanalo. Platformo facile uzebla, tre alloga por junuloj kaj jam uzata de pluraj Esperanto- organizaĵoj kaj aliaj retaj eventoj, Discord ebligos, ke la etoso de la 6-a VK restu moderna kaj alirebla por ĉiuj. Eblas aliri al Discord per aplikaĵo aŭ rekte per retumilo, tiel ke vi povas partopreni en la 6-a VK, kie ajn vi estos. Krome estos uzitaj ankaŭ Zoom kaj aliaj rimedoj. La VK de la pasinta jaro ja estis sukceso. 1256 personoj el 89 landoj aliĝis. La kvintaga programo ofertis ĉion plej bonan el UK en Aruŝa kaj eĉ pli. Aliĝu nun al la 6-a VK! Por pliaj informoj vizitu https://vk.esperanto.net/2025/ aŭ skribu al info@vk.esperanto.net. Fonto: Gazetaraj komunikoj de UEA, N-ro 1257 (2025-10-16) Do zanesljivih podatkov o prihodnjem Svetovnem esperantskem kongresu v Gradcu pridete lahko na spletišču UEA s povezavo https://uea.org/kongresoj. Tam je seveda tudi prijavnica in seznam že prijavljenih oseb (v sredi oktobra 274 iz 42 držav, med njimi sta tudi dve iz Slovenije). Na razpolago je prvi bilten kot zloženka, ki na dveh straneh nudi le turistične informacije o mestu Gradec. Iz tabele, ki prikazuje višino kotizacije za kongres, je razvidno, da za Slovence v prvem prijavnem razdobju do konca novembra 2025 stane prijava 145 € za individualne člane UEA odnosno 180 € za nečlane. Obstojajo popusti za partnerje prijavjenih ter za odbornike UEA, mladince in invalide. Glavna tema kongresa in program še nista objavljena. O.K. Prevajanje zbližuje jezike, kulture in ljudi. V tem duhu praznujemo mednarodni dan prevajanja, v času, ko moramo okrepiti svojo sposobnost medsebojnega razumevanja in prepoznati našo skupno človečnost. Prevajanje in tolmačenje sta skupaj z iskanjem jezikovne skupnosti poti do mirnega sobivanja. Posebej pozdravljamo letošnjo temo Mednarodne federacije prevajalcev: »Prevajanje: ustvarjanje prihodnosti, ki ji lahko zaupate.« Vsak jezik, vključno z najmanj govorjenim, ima svoj edinstven, človeški pristop k realnosti, ki si zasluži pozornost in ohranitev. Le človeški poseg lahko zanesljivo prenese pomen iz enega jezika v drugega, tudi če obstaja veliko tehničnih pripomočkov. Jezike ustvarjajo ljudje: prevajanje in tolmačenje sta odvisna od človeške presoje. Na mednarodni dan prevajanja Združeni narodi izkazujejo spoštovanje prevajalcem in tolmačem ter izražajo podporo njihovemu pomembnemu, a pogosto nevidnemu ali celo slabo Informacije / Informoj 18 september / septembro 2025 obravnavanemu delu povezovanja svetovnih jezikov. Prevajanje in tolmačenje sta pot do enakopravne obravnave vseh jezikov in s tem vseh ljudi – saj ima vsakdo temeljno pravico, da se svobodno izraža ter da je slišan in razumljen v svojem maternem jeziku. Jeziki igrajo temeljno vlogo pri kulturni raznolikosti, medkulturnem dialogu in izobraževanju. Z jeziki lahko okrepimo sodelovanje, zgradimo bolj vključujoče družbe, ohranimo kulturno dediščino in mobiliziramo politično voljo. Vse to pa se lahko zgodi le, če obstaja dialog med jezikovnimi razlikami. Večjezičnost pomeni, da lahko vsak govori in misli v svojem jeziku. Prevajanje omogoča priznavanje drugih jezikov in kultur, hkrati pa ponovno preučujemo svojo. Na ta dan ponovno potrjujemo svojo podporo večjezičnosti kot temeljni vrednoti OZN, pozdravljamo mednarodne organizacije prevajalcev in tolmačev ter ponovno potrjujemo svoj cilj spodbujanja medsebojnega razumevanja in spoštovanja med ljudstvi sveta, tudi z mednarodnim jezikom esperanto. Odstranimo zidove nerazumevanja, nezaupanja in diskriminacije, da se bodo ljudje v bogatem in harmoničnem svetu videli in slišali kot bratje in sestre. Naj se jezikovna raznolikost nadaljuje, a naj se nadaljujejo tudi medjezikovni in medetnični stiki ter medsebojno razumevanje – s prevajanjem, tolmačenjem – in tudi z mednarodnim jezikom esperantom. Fonto: Gazetaraj komunikoj de UEA, N-ro 1253 (2025-09-29), mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1253a1, slovenigis O.K. Primorske novice so 31. julija 2025 na strani 24 objavile kratek članek Lučke Lešnik Esperantisti iz Izole na Moravskem. Na sliki so slovenski udeleženci kongresa v Brnu, v besedilu pa je poudarjeno, da je udeležba na kongresu nadaljevanje aktivnosti esperantske sekcije Obala v Izoli. OBALAplus je v št. 8 (avgust 2025) v rubriki Aktualno na straneh 26 in 27 objavila članek Peter Grbec: Čas bi bil, da naslovimo problem jezikovne enakopravnosti. Razgovor s Petrom je opravila novinarka Nataša Fajon. Članek spremljajo tri barvne slike. V vsebini je sprehod po zgodovini esperanta v svetu in pri nas, tudi o sekciji v Izoli, najbolj pomembna pa je misel, ki se je upravičeno znašla v naslovu članka. Delo je v rubriki Pisma bralcev 2. avgusta 2025 objavilo kratek članek Janeza Zadravca Kluglerja z naslovom Vsi slovenski otroci bodo kmalu govorili predvsem angleško. V pismu se avtor satirično obregne ob ministra Mesca in Logaja, ki se prizadevata naučiti romske otroke slovenščine, medtem ko se slovenski otroci obvezno učijo angleščine še preden se sploh naučijo brati in pisati. Delo je v rubriki Pisma bralcev 20. septembra 2025 objavilo prispevek Janeza Zadravca z naslovom Svobodna in neodvisna Evropa. Avtor opozarja na zanemarjeno dejansko jezikovno enakopravnost, situacijo v Evropi in zlasti v Sloveniji imenuje mehka okupacija. Govorjenje politikov o večjezičnosti, multikulturnosti itd. je ob današnji nadvladi izključno angloameriške kulture in jezika, še eno zavajanje. Dnevnik je kot pismo bralca objavil 23. septembra isti prispevek z naslovom Ob evropskem dnevu jezikov: svobodna in neodvisna Evropa. Primorske novice so v tiskani verziji objavile 1. oktobra 2025 na strani 4 poročilo Lučke Lešnik iz Trsta z naslovom Esperantski konec tedna, opremljeno z barvno sliko. Že dan prej pa Informacije / Informoj 19 september / septembro 2025 je bila objava v spletni verziji. V članku je navedena pobuda Petra Grbca za obnovitev Kraških dnevov v organizaciji TEA in esperantske skupine iz Izole. Na kratko je opisan bogat program srečanja esperantistov iz desetih držav. Izolski tednik Mandrač je 2. oktobra 2025 na 14 strani objavil celostranski članek Lučke Lešnik o pripravah in izvedbi Kraških dnevov. Na koncu članka ni pozabila povabiti na srečanja esperantske sekcije v Medgeneracijskem centru v Izoli vsak četrtek ob 14. uri. Prosimo vse člane naših organizacij, da poravnajo zapadle članarine, ker tako omogočijo naše redno delovanje ter tudi izkažejo svojo podporo in interes za esperantsko gibanje. Če ne veste, koliko ste v zaostanku s plačilom, nas vprašajte na elektronski poštni naslov: info@esperanto.si. Letna članarina za leto 2025 Združenja za esperanto Slovenije (ZES) za individualne člane je 12 € za zaposlene, 6 € za študente, upokojence in brezposelne ter 0 € za mlade do 18. leta. Članarino ali prostovoljne prispevke lahko plačate na srečanjih in sestankih ali na poslovni račun ZES pri Delavski hranilnici d. d. Ljubljana št. SI56-6100-0001-2538-761 z obrazcem UPN. Kot kodo namena vpišete »char« in namen plačila: »priimek, članarina in ustrezno leto oz. obdobje«. Pri referenci prejemnika vpišete kodo SI99, ostalo pa pustite prazno. Letna članarina za leto 2025 Esperantskega društva Ljubljana (EDL) ostaja na ravni iz prejšnjega leta, to je 12 € za zaposlene, 6 € pa za brezposelne, upokojence in študente. Članarino ali prostovoljne prispevke lahko plačate na srečanjih in sestankih ali na poslovni račun EDL pri Delavski hranilnici d. d. Ljubljana št. SI56-6100-0000-1703-764. Glejte še navodilo za izpolnitev obrazca v zgornjem odstavku. O.K. Por la sekvonta numero de Informacije / Informoj, kiu aperos fine de decembro 2025 aŭ en januaro 2026, ni antaŭvidas raportojn pri la aranĝoj en Esperantujo ĝis la fino de la jaro 2025, kunvenoj ktp. Krome el nia agado: - eldono de kamiŝibaja bildlibro - novaj kaj daŭrigotaj kursoj - Zamenhof-Tago-Festo 2025 en Ljubljano - katalogo de la arĥivo de SIEL ktp. La redaktoro rekomendas sin por kontribuoj pri viaj agado, proponoj, komentarioj, fotoj kaj rimarkoj, kiuj povus interesi la legantaron. Aparte estas bonvenaj verkoj en Esperanto, ĉar ni ĉiuj bezonas ekzerciĝon kiel aŭtoroj kaj legantoj. O.K. INFORMACIJE / INFORMOJ izdaja / eldonas Združenje za esperanto Slovenije / Slovenia Esperanto-Ligo, Grablovičeva 28, SI-1000 Ljubljana, Slovenija / Slovenujo. http://www.esperanto.si. Matična št. / kodnumero 1205226. ID za DDV / n-ro por AVI: 93737777. Poslovni račun / bankkonto: IBAN SI56 6100 0001 2538 761 pri / ĉe Delavska hranilnica d. d.. (Swift-kodo: HDELSI22). Uredil / redaktis Ostoj Kristan, lektoriral / kontrollegis Tomaž Longyka. ISSN 2385-9628 URL: http://www.esperanto.si/eo/bulteno-informacije-informoj-0 Informacije / Informoj 20 september / septembro 2025